La hodiaŭaj evoluoj kondukos senhalte al tio, ke fine de la nuna jarcento oni uzos internacian lingvon konsistantan ĉefe el la Angla kun multaj aldonitaj vortoj el aliaj lingvoj. Unu jarcenton poste, en la jaro 2200, oni ne plu uzos aliajn lingvojn.
Al multaj homoj ĉi tio ŝajnas ĉagreniga prognozo. Tamen estas bona afero. Kiam homoj povas facile interkomunikiĝi, ili povas kompreni unu la alian kaj havas multe pli bonan ŝancon pace interrilati. Ni povos atingi grandajn celojn, kiam ni kunlaboros.
Sed ekzistas GRANDA problemo.
La Angla malhavas veran literuman sistemon!
Tial ĝi estas tre malfacile lernebla. Ne ekzistas ajna homo, kiu kapablas literumi ĉiun vorton. Fakte la plimulto de la gravaj lingvoj ne havas taŭgan literuman sistemon!
Nualfo estis origine kreita en 1989 por anstataŭi la tradician Anglan literumadon. Ĝi kovras ĉiun sonon, kiu necesas por reprezenti la parolatan lingvon. Tamen, ĝi tiom similas la tradician literumadon, ke ĝi estas facile legebla, eĉ se oni neniam antaŭe vidis ĝin. Tio ebligas, ke oni povos skribi kompreneblajn tekstojn ene de nur kelkaj monatoj, anstataŭ perdi multajn jarojn enkapigante milojn da sensencaj literkombinoj. Oni povos senprobleme literumi ĉiun vorton, kiun oni aŭdos. Tio kompreneble pligrandigos la rapidecon en kiu oni povos alproprigi vortprovizon. Krome, plej multaj lingvoj uzas samajn aŭ similajn sonojn kiel la Angla. Do oni povas uzi Nualfon por literumi la plimulton de ĉiuj vortoj sur Tero!
( Klaku ĉi tie por ekscii pli pri Nualfo )
La celo de Nualfo tre similas la celon de Esperanto. Sed anstataŭ enkonduki tute novan internacian lingvon, ĝi riparas la plej gravan difekton en la lingvo, kiu jam havas la pozicion de internacia lingvo. Ne temas pri perfekta solvo, sed ĝi estas paŝo en la ĝusta direkto. Kaj eble iam iu reorganizos la vortprovizon kaj gramatikon, kreante ian Esperantecan Anglan.
La plej granda parto de ĉi tiu retejo estas provo konvinki denaskajn uzantojn de la Angla, ke ekzistas problemo nepre riparenda. Malfacila tasko, kiu kelkfoje similas al provo ekspliki kolorojn al blindulo! Mi certe ne bezonos konvinki vin, tamen eble ankaŭ eroj el la anglalingvaj paĝoj distros vin. Eble vi eĉ trovos argumentojn, kiujn vi povus uzi ĉe la varbado por Esperanto!
( Alklaku la sagon por reiri al la enira paĝo )
Facila alfabeto por la angla kaj facila Esperanto: sama batalo!
Nualfo estas tre bona provo. Kompreneble ekzistis aliaj provoj, kiel tiu
tre konata de Bernard Shaw, kaj eble ekzistos pliaj. Ĝi estas bona provo,
ĉar ĝi baziĝas sur homa racio.
Tamen historio montras al ni, ke estas tre malfacile konvinki homojn
forlasi siajn kutimojn, al kiuj ili restas ligitaj simple pro emociaj
kialoj. Egiptoj, inventinte la alfabetan skribon, ne sukcesis rezigni je la
ideogramoj. Japanoj povus uzi nur siajn silabajn alfabetojn kaj rezigni je
la ĉinaj ideogramoj. La ekzemploj abundas.
En la kazo de la angla oni povas esperi nur je la multaj nedenaskaj
anglalingvanoj. Por ili fonetika skribo povus havi pli da senco ol la nuna
skribmabiero de la angla.
La provo starigi universalan skribon estas salutinda kaj des pli salutinda
fare de esperantistoj, kiuj mem provas disvastigi universalan lingvon. Se
ambaŭ provoj sukcesos iam ankaŭ Esperanto estos skribata per Nualfo.
Teknike oni povus longe diskuti, ĉu pri difinitaj literoj oni ne uzu
aliajn solvojn anstataŭ entute desegni novan literon. Mi pensas, ekzemple,
pri la ebleco uzi la literon s kun supra renversita malgranda v, kiel en la
ĉeĥa, anstataŭ havi trastrekon, sed tiuj estas detaloj, kiuj ne vere
gravas.
Gravas la ideo simpligi la anglan, se ĝi devas havi tutmondan rolon. Tiun
ideon mi tute aprobas. Kvankam mi ne povas vidi, kiel la du movadoj povus
kunlabori, certe kunlaboro estus oportuna.
Amike
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Tradukis Roel Haveman
( PAJ UPDATID MoRC 21 2005 )